ESTU BONVENA AL NIA KLUBO

VIZITU NIAN PAĜON PRI LA KUNULARAJ GRUPOJ!

Vidkonferenco



horoj_12nov2017_vidkonferenco-e1511268023682.png

 (Lunde)

Je la 17h00 (São Paulo = GMT  -3:00);
(GMT -7:00) Horaro de Pacifiko (USONO kaj Kanado);
(GMT -4:00) Horaro de bordoriento (USONO kaj Kanado);
(GMT +2:00) Amsterdamo, Berlino, Romo, Stokholmo, Vieno;
(GMT +1:00) Okcidenta Afriko; (GMT+2:00) Varsovio;
(GMT +4:00) Dubai.

Por eniri en la kunveno Zoom klaku sur:
https://us02web.zoom.us/j/3299297730?pwd=SFZhVVU1WjJxU3BjMUR2ZWlwMUZUdz09

ID de kunveno: 329 929 7730
Pasvorto: 333870


Kio estas Rotary International

Por solvi problemojn, oni bezonas homojn kun vizio kaj rimedoj, por povi agi kun sindediĉo, energio kaj inteligenteco. Dum pli ol 110 jaroj Rotary sukcesas kunigi volontulojn por realigi daŭrigeblajn projektojn en multaj landoj de la mondo.

 Individuaj klopodoj povas renkonti individuajn bezonojn kaj solvojn, sed komunaj klopodoj celas servi la homaron. La potenco de komunaj klopodoj kreas daŭrajn plibonigojn en la sistemoj de sano-asistado, edukado, mediprotektado, konfliktsolvoj kaj akvoprovizoj.


“Tial ni renkontiĝas regule por realigi en amika kunlaboro homhelpajn projektojn, per konkretaj agadoj en multaj landoj,” diris tion la fondinto de Rotary Internacia la advokato “Paul Harris” en Chicago.

 Rotarianojn distingas altaj etikaj normoj en la praktikado de sia profesio, ili rekonas la dignecon de ĉiu utila okupo kaj diskonigas la valoron de servado. La membroj estas vokitaj labori, je persona kaj profesia nivelo, konforme al la principoj de Rotary.

Nia Elektronika Klubo de Esperantistoj samcele formiĝis por kunlabori en tiu paca agado por plibonigi situaciojn, kie homoj suferas. Nia klubo havas membrojn en la plej diversaj nacioj, kun la plej malsamaj lingvoj, sed krom esti rotarianoj ni ankaŭ estas esperantanoj, granda riĉeco, kiu valorigas kaj plifaciligas niajn projektojn.

 Niaj membroj vivas praktike kaj konstante sian esperantistecon, kio donas plian entuziasmon kaj eblecon al la komunaj agadoj, ĉar ni ne havas komunikajn problemojn por niaj internaciaj projektoj en landoj kun tute malsamaj lingvoj.

En la 46.000 kluboj tutmonde estas ĉiusemajne uzataj centoj da lingvoj kaj la tutmonda Administrado en Ĉikago klopodas solvi la komunikan problemon, uzante nuntempe en siaj informiloj kaj revuoj 9 lingvojn. Tre nesufiĉa solvo, laŭ ni esperantistoj, ĉar UNESKO publikigas la ekziston de 6.800 lingvoj tutmonde.

 En la pli ol 800 Rotary distriktoj tutmonde agadas meze po 70 kluboj sub la gvido de guberniestro. Pro tio ekde la komenco de Rotary en1905, kiam post kelkaj jaroj Rotary etendiĝis al Britio kaj sekve al Francio, komenciĝis la lingva problemo, kiu nuntempe estas giganta, kvankam ni havas la proponon de Esperanto ĉiam preta por esti tutmonde oficiale rekomendita kaj uzota.

Fakte nia klubo kun Esperanto funkcias jam en sia 8-a jaro kaj multaj observas admire, ke vere eblas realigi helpo-projektojn inter esperantistoj en malsamaj kontinentoj. Pro tio nia klubo havas specialan mision, montri ke ja ekzistas konkreta kaj senlime solvo de la internacia komunikado.

O atributo alt desta imagem está vazio. O nome do arquivo é konfirmilo-1.png

Reguloj en Rotary

Ekde 1905 Rotary invitas personojn kun altaj etikaj kondutoj, homoj kiuj estas simbolo en sia loka medio pro siaj profesiaj kaj sociaj bonaj rilatoj. Rotary estas modele demokratia pro la fakto ke la unuopaj kluboj, same kiel la internacia kunordiga Centra sidejo havas ĉiujare nove elektitajn administrantojn

Politiko kaj religioj, kiel aliaj kulturaj diferencoj, ne estas temoj en la rotaria movado. Novaj membroj, kiel eventualaj novaj kandidatoj estas prezentataj de klubanoj kaj post kelksemajnaj klubo-vizitoj la anaro de la klubo decidas pri la akcepto de la nova kunlaboranto en niaj projektoj kaj renkontiĝoj dum kongresoj de Rotary kaj de Esperanto.

 Rotary kluboj faras siajn jarajn planojn laŭ la lokaj necesoj, dum nia klubo ne limiĝas al lokaj necesoj sed povas realigi projektojn en multaj landoj kie loĝas niaj membroj. Pro tio nia klubo funkciigas projektojn en edukado en Ganao, en Tanzanio, Tunizio kaj Demokratia Respubliko Kongo.


Klaku sur la supra bildo por vidi kaj elŝuti la dosieron


1. Rotary  International

Estas internacia organizaĵo de profesiuloj vivante etikajn valorojn kun la idealo volontule servi per komunaj projektoj kaj internaciaj programoj la mondan komunumon por konstrui Pacon kaj Interkomprenon inter la Nacioj.
La ĉefsidejo en Evanston, Illinois (Usono), kie estis fondita Rotary en la jaro 1905, organizas  reton de volontuloj kun siaj 530  distriktoj  en  ĉiuj landoj de la mondo. Al  ĉiu distrikto apartenas  inter 50 ĝis 70 kluboj kun meze 2200 membroj. En 35.000 kluboj sur la kvin kontinentoj ekzistas entute pli ol 1,2 miliono da rotarianoj.
La forto de Rotary  devenas de la fakto ke ĝi estas internacia, sendependa movado, nepolitika, nereligia, respektante ĉies pensliberecon kaj kulturon, sed ligita per samaj idealoj de Paco, respekto kaj Interkompreno.

2. La signifo de Rotary  International

Etikaj konceptoj. Sendependa pensado. Morala respondeco.
Rotarianoj devontigas sin
Realigi la idealon de servado en privata, profesia kaj publika vivo;
Progresigi la internaciajn rilatojn, la solidarecon kaj Pacon per tutmonda amikeco inter profesiuloj ligitaj per la idealo de volontula servo;         
Vivi en alta etika nivelo en sia profesio, respekto al ĉiuj utilaj laboroj kaj la konsidero ke ĉiu profesio povas esti instrumento por servi la socion.

3. Viaj privilegioj kiel rotariano

1.Partopreni volontulajn edukajn kaj homhelpajn programojn kun personoj kun viaj samaj idealoj;
2.promocii internaciajn amikecojn;
3.partopreni periode kulturajn programojn;
4.kunlabori en diversaj komisionoj;
5.partopreni naciajn kaj internaciajn konferencojn;
6.estri komisionojn kaj la klubon;
7.partopreni dum Esperanto konferencoj rotariajn eventojn.

Ĉiu privilegio estas akompanata de respondeco, kaj vivi virtuale en internacia grupo kun malsamaj kulturaj fonoj, estos certe por ĉiu membro riĉiga kaj entuziasmiga.
Kiel membro de klubo kaj montrante vian membrokarton  vi rajtas viziti kaj esti amike akceptata en ĉiu ajn de la 35.000 rotariaj kluboj en la mondo.
Vi havos la ŝancon partopreni  en la ĉiujara tutmonda konferenco de R.I., kie partoprenas inter 20 kaj 40 mil rotarianoj en sinsekve malsamaj kontinentoj.
Membriĝi en rotaria klubo signifas investi en vian ĝeneralan kulturon pere de la interagado de la geamikoj dum la klubaj programoj kaj eventoj.


Jen nia ĉefa kontakto:

rotaryclubesperanto@gmail.com

Servi la homaron